Enkonduko
Kial Esperanto dum pli ol cent jaroj restas nur lingvo de hobiistj kaj kelkaj obseduloj? Kelkaj bazaj problemoj restas, krom la evidenta manko de politika volo. Unu estas teknika problemo — kiel enkodigi esperanto-literojn por komputiloj — kio pro la enkonduko de Unikodo ne plu estu problemo. Alia estas la baza seksismo de la lingvo, kaj la eĉ pli granda problemo de tiel nomataj «reformoj». Kvankam tiuj problemoj realas, tamen pli grandaj estas la politikaj kaj kulturaj baroj. La ŝajne nesuperabla rolo de la angla lingvo en internacia medio daŭre kreskas, dum aliajn lingvojn indundas la anglalingva kulturo, plejparte de usono.
Politiko
Esperanto restas, kaj verŝajne restos, eksperimento ĉar la angla lingvo, kaj la politika povo de usono, regas tutmonde. Ne temas do pri racia decido pri la efikeco do unu aŭ alia lingvo, sed pri kiu lando regas: ekonomie kaj militisme tio estas usono. la EU kreskis je 10 landoj, atingante 20 oficialajn lingvojn. La aldonita ŝarĝo de tradukado estos vere granda, sed la temo de neŭtrala, universala lingvo ŝajne ne trakteblas.
Malgraŭ la ĉiam kreskanta problemo de tradukado en internaciaj organizaĵoj kiel la Eŭropa Unio aŭ UN, Esperanto daŭre restas kuriozaĵo. Oficialaj lingvoj en la EU post la 2004-a pligrandigo atingis 20. Se la landoj de sudorienta eŭropo aliĝos, tio kreskos al almenaŭ 30. Pro la iom granda kosto kutime organizaĵoj utiligas «laborlingvojn», t.e., kelkaj elektitaj el la oficialaj lingvoj. Pli kaj pli tio signifas ke la angla lingvo utiliĝas kiel la internacia lingvo.
Komputiloj
Tri problemoj ekzistas, du rilate al la operaciumo de la komputilo, unu al tiparoj: unue, ĉu haveblas tiparo(j) kun la necesaj esperantaj literoj (ĉ ĝ ĵ ĥ ŝ ŭ); due, ĉu la operaciumo kapablas trakti kaj utiligi tiujn literojn; trie, ĉu oni disponas klavaron por facile tajpi la literojn.
La duan problemon solvas Unikodo. Per ĝi establiĝis uniforma metodo por enkodigi ĉuijn literojn de ĉiuj aktualaj lingvoj en unu kodaro. Kompreneble, tio inkluzivas esperanton. Sed por utligi Unikodon, necesas litertipoj kiuj enhavas la bezonatajn literojn. Tiuj ankaŭ ekzistas, kaj almenaŭ Vindozo 2000 kaj Makintoŝo OS X inkluzivas tiujn kapablojn.
Solvon por la tria problemo, tiu de klavaro, ne provizas la firmaoj mem. Tamen kelkaj haveblas. Por Mac OS X 10.2+, mi mem kreis unikodajn klavarojn por esperanto.
Seksismo
Ĝenerala Problemo
Du problemoj interplektiĝas en esperanto rilate al sekso kaj seksismo. Unue, mankas neŭtra pronomo. Oficiale ‹li› funkias kiel kaj maskla kaj neŭtra pronomo, kio eble sufiĉas por parolantoj de kelkaj eŭropaj lingvoj, sed ne por multaj aliaj.
Due, mankas egalan gramatikon por indiki sekson: la finaĵo ‹-in› kaj la prefikso ‹vir-› ne paralelas, aŭ signife, aŭ gramatike. Rezulte multaj (denove aparte eŭropuloj) supozas ke ne-ina vorto estas maskla, kvankam tio neniel endas gramatike. Enknoduko de vera maskla finaĵo forigus tian dubon.
Proponitaj Neŭtraj Pronomoj
Ekzistantaj vortoj: Ĝi kaj Tiu. Unu metodo por solvi la pronoma problemo estas utiligi jam ekzistantan vorton. «Esperantistoj el anglalingvaj landoj emas uzi esprimojn kiel Ĝi estas instruisto, Ĝi estas esperantisto, Ĝi estas la prezidanto de la klubo. Ĉu imitinde? Mi kredas, ke jes, kvankam en la unua tempo tio povas ŝoki tiujn, kies denaska lingvo estas pli firme seksisma. Tamen la ĉinojn ĝi ne ŝokas. En la ĉina lingvo tute ne ekzistas seksdistingoj ĉe substantivoj.» [pĝ. 68][1]
‹Tiu› estas propono kiu plej malmulte ŝanĝas la lingvon. Oni nur devas utiligi ĝin anstataŭ li aŭ ŝi, kaj ĉio finita. Kvankam ĝi estas eble la plej oportuna, ĝi tamen nur tre malofte estas menciita rilate al tiu ĉi problemo. Eble pro tio ke homoj ne konsideras ĝin vera pronomo, pro ĝia ekzisto inter la korelativoj.
Novaj vortoj: Ri, Ĵi kaj Hi. Jen kelkaj proponoj por nova, neŭtra pronomo kio, se homaj vortoj vere estu baze neŭtraj, necesos. ‹ĵi› proponas anstataŭi ĉiujn tria-personajn pronomojn (ĝi, ŝi, li). La proponita pronomo ‹ri› estas anstataŭaĵo por nur ŝi kaj li, t.e., distingo inter ĝi kaj ri restas. Frazoj kiel «La doktoro venis hejmen. Ĵi (ri) ne vidis iun ajn.» tute ne eblas sen ia pronomo kiu ne supozigas sekson. (Por pliaj informaj vidu Riismo.)
Kiel ‹ĵi› kaj ‹ri›, ‹hi› estas proponita pronomo, sed malkiel tiuj, ĝi estas virindika pronomo. Tio do lasas al ‹li› nur la ĝenerala, senindika signifo. Ĉi tiu propono tre lertas, ĉar ĝi specifigas la signifon de ‹li› de la alia direkto, nome alprenante la virindikan. Ĝi ne estis proponita por parolantoj, sed por projekto kiu utiligis esperanton por tradukado (vidu DLT). Ĝi prezentas la plej grandan ŝanĝon en la lingvo el tiuj tri proponoj.
Sendube ekzistas multaj aliaj proponoj — i.a., variaĵoj bazitaj je kombino do ŝi kaj li — sed fine ne gravus la formo de eventuala pronomo, nur gravus ĝia ekzisto.
Iĉismo: Propono por maskla finaĵo
«Ankaŭ Esperanto povas esti konsiderata kiel seksisma lingvo, inda je reformo en tiu rilato. Kvankam ni povas ja skribi sekretari(in)o, instruist(in)o, ni ne havas koncizan parolan rimedon por indiki ambaŭ seksojn indiferente.» [1]
Tri klasoj de vortoj povas utiligi seksindikan fiksaĵon, bestaj vortoj (bovo, koko, ktp.), parencaj vortoj (patro, frato, nevo, ktp.), kaj aliaj homaj vortoj (doktoro, instru-isto, fremd-ulo ktp.). Iĉismo estas enkonduko de nova finaĵo ‹-iĉ› kiu indikas virecon de vorto. Malkiel ‹vir-› ĝi estas postfikso paralela kun ‹-in›, kiu ebligas vera senseskigon de la bazaj vortoj mem. Ĝi baziĝas je la intima finaĵo ‹-ĉj-›. Por multaj parolantoj, utiligo do tia finaĵo por bestaj vortoj senproblemas, sed kiam temas pri homaj vortoj, aparte familiaj, aperas ofte nacilingve devenaj problemoj.
Ekzemple, anglalingve vorto por ‹instruisto› estas neŭtra, do por angla parolanto trakti tiun vorton, kaj aliaj -ist vortoj kiel baze neŭtraj estas natura. Tiel ne estas por franclingvanoj. Plue, kiam temas pri vorto kiel ‹patro›, ĉiu latindevena aŭ germandevena lingvo konceptus ĝin esti baze maskla. Ofte ekzistas en tiuj lingvoj aparta vortoj kiu signifas «homo kiu edukas idon» aparte de patro aŭ patrino, sed ŝanĝo de tiuj familiaj vortoj al neŭtraj kaŭzus akrajn disputojn, kaj tre malfacile akceptiĝus. Sed tio estas problemo de hind-eŭropaj, naciaj lingvoj, kaj la avantaĝoj de senseksmigo de esperanto pli multas ol disputo pri deko da vortoj. Se necesus, oni povus enkonduki novajn, neŭtrajn, familiajn vortojn.
Sume
«Inter la parencec-vortoj Esperanto ignoras diversajn faktorojn gravajn en iuj eŭropaj kaj neeŭropaj kulturoj. Sed la Esperanto-parolantaro kapablas (se ĝi tion deziras) ekzemple muldi la semantikon malpli seksisma.» [1]
jen do la kerna problemo, tiu «se ĝi tion deziras». evidentis al mi, post mia vojaĝo en 1987, ke esperantistoj tion ankoraŭ ne deziras. tio, mi devas konfesi, iom ŝokis min—ja kiel klarigi tian sintenon inter tiel nomataj «progresemaj» homoj? timoj pri tuŝo de la netuŝebla fundamento parte emigas homojn; sed, mi kredas ke pli grava estas timo pri la lingva agnosko de egalrajteco—t.e., timo pri socia agnosko per lingvo, ke sekso vere ne gravas, ke ĝi ne estas—aŭ almenaŭ ne estu—la fundamento de ĉiuj sociaj rilatoj.
[1] Wells, J.C. Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, Rotterdam: Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) (Universala Esperanto-Asocio), 1978 [92–9017–021–2]